La domo situas meze de arbaro ĉirkaŭ 2 km for de la urbo Sajdo (Sayda). Do estas sufiĉe da spaco por sunumi, sporti, ludi sur la herbejo. Estas tablotenisejo ekstera (kun iom malglata surfaco bedaŭrinde) kaj ena. Piedpilkejo ekstera kaj ena (la ena estas tablopiedpilkejo tamen). Reto por retpilkludoj, saltotuko (Trampolin).
En la ĉirkaŭaĵo estas multaj interesaj vilaĝoj kaj urbetoj kun minista historio (vd. sub Loko). Ni planas du ekskursotagojn: al la urboj Seiffen kaj Neuhausen.
Ĉiutagaj programeroj
Ni havos la tradician matenan kantadon ĉiutage post la matenmanĝo. Aldone ni volos oferti en kelkaj tagoj arbaran vagadon.
Por havi decan kafopaŭzon, necesos regule prepari bakaĵon aŭ ion similan.
Detala programo
La programo estos kutime varia kaj taŭga por familioj kun bona regado de Esperanto. Viaj proponoj estas bonevenaj.
Laŭ la lastjara sperto valorus havi pli da programeroj, aparte taŭgaj por junuloj. Espereble tio ankaŭ malpliigos ankaŭ la krokodiloladon inter la junuloj, se ili aktive partoprenas en la programorganizado. Ni pensas, ke junuloj mem scias plej bone, kio interesas ilin, kaj per iom da instigo povos
oferti taŭgajn programerojn. Unu tia oferto estos la manga-desegnado. Ĉu vi volos oferti aldone ion? Bv. skribi al ni!
La aktuala programotabulo ĉe docs.google.com estas publikigata al ĉiuj, kiuj indikis retpoŝtadreson ĉe la aliĝo. Se ni forgesis vin, aŭ se vi volas uzi alian retpoŝtadreson por tio bv. skribi al la REF-organizantoj.
La retpoŝtadreson de la REF-organizantaro vi trovas super la Aliĝilo.
Ideoj aldone al la jam planitaj programeroj
Se vi ŝatas oferti ion, sed ne scias kion. Jen kelkaj ideoj, por kiu ankoraŭ ne estas programoferto:
por infanoj
programero
gvidanto (via nomo)
pentrado
amikecbendoj
aviadilo el papero
ŝtofpentrado (T-ĉemizoj)
origamio
Linda Markarian
perlumado
Oscar Debats
magiaj fotoj
Martin Markarian
volanludo
cyrille hurstel
de junuloj por junuloj (en Eo)
programero
gvidanto (via nomo)
prezento de via/ mia plej ŝatata...
-libro
-muzikpeco
kiel fari etajn filmetojn per komputilo
kiel subteksti filmojn (Ekzemplo pri Moresnet)
cyrille hurstel
ĥaosludo
intermanĝpreparo (bakado)
bénédicte hurstel (sed ne ĉiutage)
piedpilko
volanludo
cyrille hurstel
Le Vaisseau en Esperanto (Sciencaj filmoj pri vento kaj fiziko)
cyrille hurstel
por plenkreskuloj resp. ĉiuj
programero
gvidanto (via nomo)
zorgado pri gufujo / trinkejo
ludoj
vikingo-ŝako
tabloteniso
cyrille hurstel
muzika vespero
internacia vespero
Martin Markarian
volanludo
cyrille hurstel
Kaj por ĉiuj: Ordiga kaj Puriga Ludo (OPuLo(TM)), ĉar ni, kiel lastfoje, devos helpi en la kuirejo - por ĉiu manĝo necesos tri homoj kaj tiuj kiuj purigas...
klarigo: OPuLo(TM) estas ludo, en kiu simile kiel ĉe altsaltado oni provas spiti kosman leĝon. Kompreneble tio fiaskas. Same kiel ĉe altsaltado oni malŝparas energion por venki graviton, sed fine revenas elĉerpite kaj ŝvite sur antaŭan nivelon aŭ eĉ pli profunde - ĉe OPuLo(TM)oni provas spiti la kosman leĝon de kreskanta entropio. Partopreno en la ludo estas riska kaj pena kaj tute ne amuza. Aliflanke la spektado estas treege amuza. Tial spektantoj ĉe Olimpikaj Ludoj pretas malavare kotizi, por ke la kompatindaj partoprenantoj en la ludoj stimuliĝu per valoraj metalomedaloj. Ni planas simile aranĝi amasan spektadon ĉe OPuLo(TM) kontraŭ modesta pago de bileto. Planoj ne ĉiam plenumiĝas, sed ni estas entuziasme optimismaj.
BonvenpaĝoMLoĝadoMManĝoMProgramoMLokoMAlveturoMKotizoMAliĝo
REF 2012 - Pri la programo
Distrado